15 Medito el Julio Baghy 1933
El: Julio Baghy, Verdaj Donkiĥotoj. Budapest, 1933. Eldono de Aleksandro Szalay. p. 171-172
- La homo estas migranto kaj antaŭ li varias la pejzaĝoj. Vere, estis tempo, kiam mi cerbumis multe pri la ombra flanko. Nun? ... Kion diri? La morgaŭo ne dependas de mi kaj la ombra flanko havas siajn parazitojn, kies intereso estas, ke ĝi restu /nur ombra/.
Lia serena mieno kaj milda rideto strange kontrastis al la vortoj. Mi riskis sondi lian animon.
- Kiel vi, nur esperperdintaj maljunuloj parolas.
- Kaj multaj el la nuntempa generacio. Nemirinde! La gepatroj vojon perdis kaj ni ne trovis ankoraŭ la novan. Tamen vi eraras, se vi opinias min pesimista. Mi estas multe pli optimista ol tiuj, kiuj konstante kierikas pri la baldaŭa tagiĝo kaj maja printempo.