17 Medito el Tibor Sekelj 1991
El Ĝambo Rafiki: La karavano de amikeco tra Afriko, de Tibor Sekelj; Piso: Edistudio. 1991. p 8
La ekspedicio tra Afriko respondas al unu el la nepraj bezonoj de nia epoko.
Se ni kredas, ke iu povus bezoni nian amikecon, tio nun estas sendube Afriko. La popoloj de tiu kontinento, ĝis nun neglektitaj kaj ekspluatitaj, kreis kaj kreadas siajn memstarajn ŝtatojn. Jen politika sendependeco. Sed ĝi ja ne estas ĉio. Ne sufiĉas starigo de kontaktoj sur nivelo de ŝtatistoj. Intimaj kontaktoj kaj amikiĝoj inter la simplaj homoj el Afriko kaj la homoj de aliaj kontinentoj, kiuj povus ilin konsideri homoj, estas necesaj hodiaŭ pli ol la ĉiutaga pano.
Nia ekspedicio intencas fari ion tiurilate.