20 Medito el Zamenhof 1911
El: Zamenhof, Ludwik Lejzer. "Gentoj kaj Lingvo Internacia", 1911, publikigita en Originala Verkaro, 353.
Vortoj por Justa Paco estas podkasto por mediti per citaĵoj el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. Klasikaj aŭtoroj estas tiuj kiuj jam forpasis. La podkasto estas senprofitcela, sed eblas subteni ĝin per LiberaPay.
"Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas nur restaĵo el la tempoj barbaraj. El tiu neŭtrala fundamento, kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de ĉiuj gentoj kaj tempoj."