Medito sur la meditoserio pri Zamenhof #zamenmed
Pri avantaĝoj kaj limoj podkastumi en Esperanto hodiaŭ
Pri avantaĝoj kaj limoj podkastumi en Esperanto hodiaŭ
Dum la kvaranteno mi komencis elsendi videoserion pri mia nekutima vivo en Amsterdamo dum la ekestiĝo de la Kovima Epoko. Jes ja, ni devas ŝanĝi nian kalendaron; ne plu antaŭ aŭ post Kristo, sed antaŭ aŭ post Kovimo: ĉi tiu viruso sukcesis bremsi eĉ la plej fortajn religiojn de la Tero, ĉar unuflanke la Papo diservis tute sola en Vatikano, aliflanke la Islama pilgrimado al Mekko tial ne okazis. Por doni nur du frapajn ekzemplojn.
Mi troviĝis fizike pro miaj instruaj devoj en Amsterdamo kiam alvenis la Kovima Epoko, en ĉi jaro 2020, t.e. Jaro Nulo post K., ĵus antaŭ la ekestiĝo de printempo. Tiam, mi estis instruanta Esperanton en la Universitato de Amsterdamo. Mi devis abrupte ŝanĝi la tutan kurson el enklasa formato al plene retuma, kaj pro la ŝanĝo kelkaj el miaj studentoj sentis sin solaj kaj instigis min vidblogi ion por ili ĉiutage por resti en kontakto. Kaj jen kial mi kreis la videoserion #kronvirustempevivi, spektebla per Jutubo.
La graveco de la videoserio iris preter mia Esperanto-klaso. Ne estis nur bezono de la studentoj, sed ankaŭ de mi. La videoserio finfine iĝis spaco por eksperimenti, esplori, testi. Unu el la plej interesaj atingoj estis mia esperantigo de originala itala kanto de Anna Luppi, Kaj jam printempas, kies originala versio en la itala poste gajnis nacian premion en la Festivalo por la Aŭtorkanto 2020 en Ĝenovo.
Rande de la fino de la videoserio (64 epizodoj entute), mi komencis laŭtlegi eltirojn el la Originala Verkaro aŭtore de Zamenhof por mediti kun la publiko sur ili. Temas pri senpretendaj, leĝeraj meditoj, preskaŭ komentoj, ne el profesora katedro. Mi decidis engaĝi dum unu tuta jaro, alivorte produkti 366 meditojn. Mi celis, ke ĉiu medito daŭru malpli ol 10 minutoj por esti sufiĉe elteneblaj — esence mi rigardas la aptelefonon kaj parolas, sen iu ajn speciala, do la daŭro estu sufiĉe mallonga. Mi nomis la meditoserion Zamenhofaj Meditoj, kradvorto #zamenmed.
Parto de mia eksperimento per la meditoserio celis konstati ĉu povas esti subteno al simila kulturproduktaĵo per la mikrokredita sistemo Patreono, pere de kiu jam aperas aliaj Esperantlingvaj projektoj. Kaj mi anoncis, ke ĉiuokaze la meditoj liberiĝos al ĉies ajn umado post tri tagoj ekde la publikigo. Do, la subteno donas prioritaton al la subtenantoj, ekzemple por doni rimarkojn al mi rekte kaj rapide, kaj ĝui ekskluzivan materialon. Mi ege ĝojas, ke mi ricevis subtenon fare de tri homoj, sed mi devas konfesi, post ke la unua sezono — 123 epizodoj, tio estas 4 monatoj, triono de jaro — finiĝis nun, ke, malgraŭ miaj klopodoj per la sociaj retoj, mi ne kontentas pri la atenta kvanto kiun mi ricevis ĝis nun.
Verdire, ĉio ĉi ne ricevis preskaŭ ajnan eĥon fare de la Esperanta mondo. Kial? Ĉar nia vilaĝeca mondeto multe pli preferas umbilikumi, ol prezenti sian realaĵon ekstere. Al la ekstero ni abstrakte predikas, al la interno ni konkrete kulturumas.
Ironie, kiam mi decidis, eĉ kontraŭ la opinio de subtenanto, podkastigi la epizodojn en pure aŭda formato, mi atingis multe pli da aŭskultantoj, ĉefe el Usono. Mi min demandas ĉu la dulingva angla-Esperanta prezento de la projekto, kaj la publikigo per neesperantisma dissendservo kiel Patreono, havis efikon en la alproksimigo al “la afero”, dirintus Zamenhof. Eble mi neniam atingos respondon.
Mia sperto post jardeko dum kiam mi instruas Esperanton kaj ĉefe ĝian lingvistikon kaj interlingvistikon ĝenerale en diversaj universitatoj diras al mi la jenon: ni bezonas interesan materialon pri Esperanto kadre de pli ĝenerala kunteksto (Esperanto kaj io, ne nur Esperanto kaj Esperanto kaj ankoraŭ Esperanto), aparte post la komencanta fazo. Kion ni ofertas al progresantoj? Nia beletro estas aŭ infaneca (kiu ne signifas porinfana, fakte) aŭ dokta, kaj ambaŭflanke ĝi ne taŭgas por la meznivela alproprigo de la lingvo.
Kaj ofte progresantoj ektimas uzi vorton spontane antaŭ ol kontroli ĉu ĝi ĉeestas en la vortaro, pro la firmaj atakoj de la lingvopolicanoj kiuj svarmas en Esperantujo, kiuj diras kion oni rajtas aŭ ne rajtas diri. Aparte akraj estas la atakoj kiam la vorto ŝajnas veni de per angla prunto — ofte, la origino de la atakata radiko tute ne estas striktasence angla... Lingvopolicanoj puŝis multajn el miaj studentoj for de la praktikokomunumo, kaj mia laboro parte vaniĝis.
Ĉiosume: mi ĝojis kunmediti sur la vortoj de Zamenhof kaj mi daŭre ĝojos. Min akompanas kunvojaĝantoj, ne multaj, sed bonegaj, kaj mi ne celas la amasojn per projekto tia. Unu mi volas danki aparte, la pianisto kaj komponisto Paolo Ghiglione, jam unuela mia studento pri planlingvistiko en la Universitato de Torino, antaŭ iom da jaroj. Li komponis la ĵinglojn vere majstre.
Sed mi, vidbloganto sen popolo, nun travivas amaretan horon, pro vi, kara sed dormema rondo familia, stranga sekto eta, por uzi la vortigojn de la poeto.
La unua sezono estas nun entute spektebla per Jutubo, absolute senpage, kaj la dua sezono iom post iom aperos.
Mi scivolas pri viaj reagoj. Bonvolu lasi komenton! Pruvu, ke mi eraras.