Sinkronecoj okaze de la Libro-Tago en Amsterdamo
Pri libroj, homoj, memoroj, kaj Zamenhofa esperantisteco
La librojn kiujn ĉeestaj partoprenantoj al la Z-Tago de LAR prezentis en la Hotelo De Koopermolen
La decembra renkontiĝo de La Amsterdama Rondo (LAR), la neformala klubo de esperantistoj loĝantaj en Amsterdamo aŭ apude, kaj vizitantoj, estas jam tradicie de kelkaj jaroj dediĉitaj al la kunprezento de libroj legitaj tra la jaro. Tio okazas ĉar la 15-an de decembro estas la Zamenhofa Tago, celebrita en la tuta mondo per diversspecaj eventoj. Tamen ĝi ekestiĝis ne por celebri la iniciatoron de la lingvo se ĝiaj libroj, kiel oni povas legi el la plumo de Edmond Privat, kiu raportas la ideon pri Libro-Tago laŭ Julio Baghy, en la unua paĝo de revuo Esperanto, 1927, Aprilo:
Fidele al la tradicio, la decembran kunvenon de LAR ĉeestaj kaj retumaj partoprenantoj prezentas almenaŭ unu libron en 10 minutoj maksimume. Kaj dimanĉon la 14-an de decembro 2025 libroj estis la konektigiloj por kunaj homaj spertoj kiuj vere sentigis la spiriton de la pioniroj de la lingvo, komence de Zamenhof sed ne nur.
Fakte komencis mi prezenti la tuton, kaj la unua libro estas romaneto de Julian Modest titole Averto pri murdo — jen la unua ĉapitro — unu el la malmultaj legaĵoj ne rekte ligitaj al mia profesia laboro kiel profesoro pri Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Temas pri krimromano en nuntempa Esperanto-mondo, iel orient- iel okcident-eŭropstila. Ĉiam fascinas min la maniero rakonti fikcian mondon en kiu Esperanto tute normaliĝos.
Ĉi-jare mi partoprenis al anglalingva fakdiskuto pri Anarkiismo kaj Lingvo kadre de la jarkunveno de la Societo pri Lingvistiko Amerika (SLA), kaj mi prezentis anglalingve la kazon de Esperanto. Mi relegis parte de la volumo Vivo de Lanti aŭtorigita de Ed Borsboom, kiu lastatempe forlasis ĉi mondon. Mi tute ne memoris pri la aŭtobiografiaj notoj de Lanti nomumita Fedro je la fino de la volumo, kaj pri la neeble realigebla sennacieco, kiun eĉ Lanti ne sukcesis vivi, tute paradokse. Mi laŭtlegis la renkonton de l’ aŭtoro kun la verkaro de Lanti en 1969, el la Enkonduko de la volumo kaj finaj notoj ĝuste pri sennacieco. Ili ankoraŭ aktualas, laŭ mi.
Poste mi montris du volumojn el Bosnia-Hercegovina esperantigita literaturo, kiujn donacis al mi Edin Ĉoliĉ, kiu invitis min en Sarajevon per la E-Ligo de BH en ronda tablo pri AI antaŭ iom da monatoj. Frapis min, ke la du volumoj, eldonitaj respektive en 1985 (pri la poezio) kaj 1989 (pri la prozo) rememore de la dua mondmilito, kvazaŭ atendante novan militon — kiu bedaŭrinde okazis en la fatala kolapso de Jugoslavio, post iom da jaroj ekde la publikiĝoj — montras sintenon al post- kaj dummilita situacio tre similan al la nuntempaj poetoj el Gazao kaj al rakontoj el Ukrainio. La sperto pri milito igas la homojn al siaj plej teruraj abismoj, kaj homo devas reveni al la fonto de sia naturo por retrovi sian homecon, kaj mi konsideras tion tre proksima al la Zamenhofa aliro al esperantisteco.
Mi donis la vicon al homo el centra Azio retume kiu prezentis siajn eljidajn esperantigojn de rakontoj — jen klara Zamenhofa sinkroneco, ne nur Esperanta — kaj la plezuron legi pri la unua rondvojaĝo tra la planedo de Magellano, elportugaligita.
Tute sinkronece, du ĉeestaj homoj elektis kiel prezentindan libron Romano pri Romano, aŭtobiografio de Roman Dobrzyński, tre aktiva dokumentfilmisto de Esperantujo tra sia tuta vivo, kiu finis sian lastan aŭtobiografian verkon ĝuste antaŭ ol forlasi ĉi mondon — kalkulu vi la sinkronecojn! Aldonendas, ke la libro prezentas ankaŭ la ŝanĝon en la politika pejzaĝo de Pollando kaj Eŭropo, el la fino de la dua mondmilito al la socialisma kaj postsocialisma epokoj, interplekte de la vivpriskribo de l’ aŭtoro.
Retuma partoprenanto el Ĉinio poste aldonis pri renkonto kun Roman Dobrzyński en Varsovio en la Uneske-proklama Zamenhofa Jaro 2017, kiam mi mem renkontis lin, sed en alia momento de la jaro (alia sinkroneco!) kaj poste la homo prezentis la ĉin-Esperanta volumo honore al Laŭlum okaze de lia centjariĝo. Alia retuma homo aldonis spertojn pri legado el la verkaro de Laŭlum.
Alia libro prezentita estis Hodler en Moŝtar de Spomenka Ŝtimec, unu el miaj plej ŝatataj aŭtoroj en Esperantujo ĝenerale, kiu rakontas pri Jugoslavia teritorio en aŭstria-hungaria epoko. Alia verko menciita estas Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn, kiu estas tre populara en la lastaj tagoj.
Fine, ĉeestanto prezentis alian “Modestaĵon” nome Alina, kiu ne vere estas krimromano, sed efektive “ŝteloromano”, kun la partopreno de privata detektivo. Jen alia sinkroneco!
Ĉi-jare prezentiĝis nur du ne-Esperantaj libroj, kaj interesis la partoprenantaron la germana romano Toter Lehrer, guter Lehrer, en Esperanto ‘Morta instruisto, bona instruisto (legu recenzon en Monato)’; la tubero en la afero estas, ke en la intrigo Esperanto ludas rolon.
Malofte mi partoprenis ‘hibridan’ (retum-ĉeestan) kunvenon en kiu homoj tra la tuta mondo — Rusio, Ĉinio, sed ankaŭ Antverpeno, Amsterdamo — sukcesas interkonektiĝi sendepende de la teknologio kaj de la lando. Jen la miraklo de Esperant(uj)o kiu renoviĝas.



