Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
12 Medito el Eŭgeno Miĥalski 1984
0:00
-3:39

12 Medito el Eŭgeno Miĥalski 1984

El : Esperanta Antologio: poemoj 1887-1981; red. William Auld. Dua eldono, reviziita kaj kompletigita. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio. 1984: 111-112.

Jam superfluas vortoj

Jam superfluas vortoj, —transiru ni al agoj,
Posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj—
Ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.
Ni forĝu novan vivon sur firma nov-amboso
Kaj ŝprucu ni fajregojn en la aer’ mucida,—
Ĉar vera viv’ naskiĝi nur povas el ĥaoso,
Alie ni pereos pro nia stat’ rigida…
Miljaroj jam forpasis en paca evoluo—
Kaj kion do ni havas en fina rezultato?—
—Malĉasto ĝenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!

“Ŝtupar’ de Evoluo”—ne estas nia savo,
ĉar ĝian lastan ŝtupon ĉu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
La Vivo, suĉa Monstro, triumfas kaj katenas.

Ni devas nin pretigi al la operacio
Kaj per sentrema mano distranĉi la absceson
Por tutforigi puson el korpo de l’ socio
Kaj de malsan’ terura ĉesigi la progreson.

Ni rekomencu vivon sur ŝtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
Ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
Kreante rigidaĵojn el alta idealo.

Sufiĉas prostituo de vol’, kuraĝa penso;—
Ni devas plene ĝui spiritan liberecon;
Per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
Ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!

Fonto:
https://eo.wikisource.org/wiki/Jam_Superfluas_Vortoj
Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton de medito, kun iom da muziko el mia Langodrumo (speco de Handpan, laŭ la vortigo de vikipedio), nova muzikinstrumento. La projekto daŭras unu jaron.
Ascolta su
App Substack
RSS Feed
Appare nell'episodio
Federico Gobbo