Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
18 Medito el Kálmán Kalocsay 1985
0:00
-3:14

18 Medito el Kálmán Kalocsay 1985

El: La perspektivoj de la Esperanta literaturo, en Dek prelegoj, de Kalman Kalocsay, eldonis Hungara Esperanto-Asocio en Budapest, 1985. p. 56.

Oni devas respekti tiun aman zorgon, per kiu la simplistoj volas ekstermi el la lingvo la klopodojn, kiujn ili rigardas danĝeraj eĉ fatalaj por la sorto de nia movado. Sed se oni volas esti senpartia, oni devas aŭskulti ankaŭ la alian partion: la verkistojn, kiujn oni tamen ne povas rigardi malamikoj de la lingvo: ili ja metas sian entuziasmon, sian penan kaj konsciencan laboron en ties pliriĉiĝon, plipotencigon, plivalorigon. Estus ridinde opinii, ke ili volas neniigi tion, en kies intereso ili tiom laboras. Kaj oni ne povas al ili rifuzi la kompetentecon, ke ili mem prijuĝu la necesojn de sia propra laborado.

Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton de medito, kun iom da muziko el mia Langodrumo (speco de Handpan, laŭ la vortigo de vikipedio), nova muzikinstrumento. La projekto daŭras unu jaron.
Ascolta su
App Substack
RSS Feed
Appare nell'episodio
Federico Gobbo