Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
21 Medito el Julio Baghy 1929
0:00
-2:36

21 Medito el Julio Baghy 1929

Lasta strofo de “Al Filoj de Kaino,” de Julio BaghyJulio. El Migranta Plumo: Teatraĵoj, Noveletoj, Poemoj. Budapest: Hungarlanda Esperanto Societo, 1929. 118

Finan venkon por la pens’ Kain-a
kun ve’ mi sopiras, ho bestofrato,
ĉar la homo, estu kia ajna,
li celas fratmurdon per korotrafo.
Finan venkon do anime korpe,
ke ĉe manĝotrog’ de l’ sango — porke
glutu, gruntu ĝis satiĝo morta
ĉi kreaĵo glora, sed plej monstra;
ke ne pulsu koro aspiranta
kun vea dolor’ al Vero kaj Bono
kaj ne vivu plu al kiu vanta
sopiro pruviĝas “esti nur homo”.

Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton de medito, kun iom da muziko el mia Langodrumo (speco de Handpan, laŭ la vortigo de vikipedio), nova muzikinstrumento. La projekto daŭras unu jaron.