Longperiodaj socihistoriaj faktoroj
La homaro bezonas siajn heroojn, siajn geniulojn. Por kontentigi tiun bezonon, ĝi atribuas eltrovaĵon al unu difinita homo, kvazaŭ la aferoj disvolviĝus jene: antaŭe estis nenio, la grandulo venis, kaj poste la mondo dank' al li estis ŝanĝita. La vero estas malpli simpla. Malkovroj okazas pli malpli samtempe diversloke, ĉar ili grandparte estas socihistoria fenomeno. Ili aperas, kiam la kondiĉoj estas por ili maturaj. Per tiu diro, mi tute ne volas malpliigi la rolon de la koncernaj individuoj: ilia personeco, ilia laboro, ilia persistemo estas tre seriozaj faktoroj en la nov-aperaĵo, kiun ili ofte stampas per propraj karakterizoj. Sed oni miskomprenas la realon, se oni rigardas ilin tro izolitaj disde la socihistoriaj fortoj kiuj portas ilin.