Kun alia mia konato, maldekstra ĵurnalisto, mi havis multe pli da bonŝanco. Senhezite li tuj promesis transdoni ĉiujn dokumentojn de sia edzino kaj de si. Frumatene de la sekvanta tago sonoris la telefono:
- Ne koleru, ke mi telefonas tiel frue. La tutan nokton mi ne dormis. Mi ne kuraĝas transdoni la dokumentojn. Vi bone scias, kiel ili kontrolas ĉiujn miajn paŝojn. Se ili trovos vin kun miaj dokumentoj, neniu kredos, ke tio estas nur hazardo.
Mi ŝatis la homojn, kiuj havis kuraĝon konfesi, ke ili estas malkuraĝaj. Senriproĉe mi akceptis lian rifuzon kaj eĉ konsolis ilin pro lia malkuraĝeco.