Federico Gobbo
Vortoj por justa paco
08 Medito el Eugène de Zilah 2002
0:00
-3:05

08 Medito el Eugène de Zilah 2002

El: Eugène de Zilah, Kaj kiu pravas. Memorspertoj. Sekcio 'pri milito'. Originala literaturo. Pro Esperanto: Vieno, 2002. 28-29

Ni do plue militos ankoraŭ dum longa tempo. Ĝis kiam? Ĝis la ekstaro de tutmonda formikejo: la monda ŝtato; ĝis kiam "la batalo ĉesis pro manko de batalantoj"(_3 Pierre Corneille (Kornelio), verkisto, franca, 1606-1684: Le Cid).

Aŭ... ĉu ekzistas alia solvo?

Eble, almenaŭ en revo. Se ia gandhia civitana malobeado povus infekti la histojn de ĉiuj ŝtatoj kaj se povus ekekzisti internacia frataro de homoj kapablaj kritike malobei ŝtatajn ludregulojn, ia pseŭdodiasporo de homoj kiuj ekludus sian propran ludon, kiuj ne bezonus pretekston de milito por plene ekzisti, por kiuj "nenio homa estus fremda"(Sofoklo), tiam la tiranosaŭro krevus pro nekapablo feki. Sed ĉu Gandhi kapablis elpensi ion pli valoran, ol nia tuta okcidenta tradicio? Eble, ĉar "por scii ion pri akvario, pli bone ne esti orfiŝo" (André Malraux), Gandhi vidis elekstere la civilizacion de la britoj, kaj elekstere kreis metodon por gajni sen milito, sed ne sen sufero.